Dubai Ports World
El Vikipedio
Dubai Ports World (aŭ DP World mallonge) estas kompanio, posedata fare de la registaro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi estis fondata en 1999, funkcias kun sidloko en Dubajo.
Ĝi mondkonatiĝis en 2006 pro tio, kiam la entrepreno aĉetis funkciigajn rajtojn de 6 havenojn en Usono. DP World aĉetis la rajtojn de la brita Peninsular and Oriental Steam Navigation (P&O) je 6,8 miliardoj da usona dolaro.
Ĉar la la politikistoj kaj publika premo en Usono protestis kontraŭ la aĉeto kaj kongresanoj ne volis akcepti la kontrakton, DP World transdonis la funkciigajn rajtojn al usonaj entreprenoj.