Dumbrăveni (Sibiu)
El Vikipedio
Dumbrăveni (Sibiu) (hungare: Erzsébetváros (Rumanio), germane: Elisabethstadt) estas urbo en Rumanio en la valo de Târnava Mare okcidente de Sighişoara. En 1910 ĝi havis 4408 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 9354 (rumanoj, 15% hungaroj). Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio en 1671 koloniigis tien armenojn, kaj ĝi fariĝis krom Gherla la plej grava centro de armenoj en Transilvanio. Ĝia unua mencio skribe estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo kun saksa loĝantaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Kis-Küküllő vármegye). Administre apartenas al ĝi Ernea, Şaroş pe Târnave
[redaktu] Renomaj pesonoj
- Gyula Szőkefalvi-Nagy (1887-1953), hungara matematikisto.
- István Szigethy (1891 - 1966, Budapest) grafikisto Arto en Hungario.
- Kálmán Eperjessy (11-a de februaro 1893 - Szeged, 15-a de novembro 1976) historisto, arkivisto.
- János Makkai (6-a de marto 1905 - Waianae, Hawaii 3-a de julio 1994) verkisto, ĵurnalisto.
- Ildikó Vitályos (1955), hungara aktorino.