Eŭfonio
El Vikipedio
Eŭfonio estas belsoneco de parolo, vorto, esprimo, eldiro pro ties agrabla aŭdiĝo. Tio estas iom subjektiva afero kaj kaŭzas ĝin la konvena proporcio aŭ grupiĝo de vokaloj kaj konsonantoj.
La malo de eŭfonio estas la kakofonio kun multaj unusilabaj vortoj aŭ kun malkonvena proporcio aŭ grupiĝo de vokaloj kaj konsonantoj.