Eŭropa Medio-Organizaĵo
El Vikipedio
La leĝa bazo de la Eŭropa Medio-Organizaĵo - EMO, (angle: European Environment Agency - EEA) estas akto de la Konsilio de Ministroj el junio 1990 (Reglamento 1210/90/EEC).
En 1993 oni interkonsentis loki la novan organizaĵon en la dana ĉefurbo Kopenhago. En 1999 por EMO laboris 70 personoj kun jara buĝeto de 18,1 milionoj da eŭroj.
EMO devas kolekti fidindajn informojn per kiuj la EU-membroŝtatoj povas ellabori taŭgan politikon por protekti la medion. La informkolektado okazas pere de EIONET, grupigo de landaj informretoj.
Ne nur EU-ŝtatoj, sed ankaŭ Norvegio, Liĥtenŝtejno kaj Islando estas membroj de EMO.
EMO kunlaboras kun landoj de orienta Eŭropo (la Phare-lando) kaj de iama Sovetio (la Tacis-landoj) kaj kun baltaj kaj mediterneaj landoj.
Internacia informinterŝanĝo
La ĉefa, eĉ sola lingvo de la medio-organizaĵoj estas la angla. Tion oni konstatas rigardante la informojn (ekzemple la retpaĝojn) de EEA, Greenpeace, WWF… Tamen, eĉ la amerika kaj eŭropa angla malsamas kaj malfaciligas la interŝanĝon de informoj.
Tial, komence de 2000, diversaj esplorinstitutoj (CNR, Italio; US-EPA, Usono; UNEP, UNO; EEA) decidis krei komunan datumbazon pri mediaj aferoj. La datumbazo estas i.a. konsultebla - vidu en eksteraj ligoj.
Eksteraj ligoj
El Monato- marto 2001 – kun permeso de la eldonisto