Eŭroregiono Elbo
El Vikipedio
Eŭroregiono Elbo (nacilingve Euroregion Elbe/Labe) estas areo en kiu realiĝas projekto de internacia kunlaboro, en kiu partoprenas apudlimaj komunumoj de Ĉeĥio kaj Germanio en la ĉirkaŭaĵo de la rivero Elbo. Al tiu eŭroregiono apartenas 214 ĉeĥaj kaj 63 germanaj komunumoj de norda Bohemio respektive suda Saksio. Ĝia areo ampleksas 5.500 km², kie loĝas 1.404.000 homoj.
La plej grandaj urboj de la eŭroregiono estas Dresdeno, Ústí nad Labem, Děčín, Teplice, Pirna, Freital, Meissen kaj Litoměřice.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.