E. Irvine Goulding
El Vikipedio
Sir E. Irvine GOULDING (naskiĝis 1910 - mortis la 13-an de januaro 2000 en Woking, Britio) estis brita esperantisto kaj juĝisto.
Li estis aktivulo de la iama Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj kaj ofte kontribuis al ties Internacia Jura Revuo.
Lia filo estas Marrack Irvine Goulding, vic-ĝenerala sekretario de UN respondeca pri preventa diplomatio kaj pacmisioj tutmonde.