Edouard Breon
El Vikipedio
Edouard BREON [breon] (naskiĝis en 1853; mortis la 5-an de februaro 1933 en Blois) estis franca esperanisto kaj oficisto. Li esperantiĝis en 1901. De 1902 li estis sekretario de SPPE. Li plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Li sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |