Eduardo (lago)
El Vikipedio
Eduardo | |
---|---|
|
|
Koordinatoj | 0° 0' S, 29° 4' E Mapo |
Ĉefaj fontoj | Nyamugasani Ishasha Rutshuru Rwindi |
Ĉefaj elfluoj | Semliki Kanalo Kazinga |
Areo de la baseno | 12096 km² |
Landoj de la baseno | Kongo Kinŝasa Ugando |
Maksimuma longo | 77 km |
Maksimuma larĝo | 40 km |
Surfaca areo | 2325 km² |
Averaĝa profundo | 17 m |
Maksimuma profundo | 112 m |
Akva volumeno | 39,5 km³ |
Surfaca alto | 912 m |
Eduardo estas unu el la Grandaj Lagoj de Afriko. Ĝi estas situita en la Granda Rifto, sur limo inter Kongo Kinŝasa kaj Ugando, ĝia norda pinto estas je kelkaj kilometroj sude de Ekvatoro. La lago estis vizitita de Henriko Morton Stanley en 1888 kaj estis nomita de li en honoro de Alberto Eduardo, la princo de Kimrio.