Edukado.net
El Vikipedio
Edukado > Monda Universitato > edukado.net < Esperanto-ttt-ejoj < Esperanto-kulturo
edukado.net estas esperanta ttt-ejo por instruistoj. Ĝi celas ĉefe kunlaboradon inter esperanto-instruistoj, sed estas ankaŭ helpilo por memlernantoj.
La paĝaro estis lanĉita la 15-an de decembro 2001 kaj tute renovigita en 2005. Ĝi estas prizorgata de Katalin Kováts kaj subtenata fare de Esperantic Studies Foundation.
Enhavo |
[redaktu] Celoj
- katalogi kaj analizi ekzistajn instrumaterialojn
- sekurigi kaj disponigi tra interreto valorajn, sed nepublikitajn instrumaterialojn, ekzercojn, ideojn
- plialtigi la kvaliton de uzataj instrumaterialoj (la merkato por tiuj estas ankoraŭ malgranda, do prezoj estas altaj kaj multaj personoj faras mem instrumaterialon, ofte malbonkvalitan kaj erarplenan)
- helpi kunlaboradon inter instruistoj per kreado de virtuala komunumo
- faciligi interŝanĝon de spertoj kaj materialoj
- ebligi ĉiutagan uzon de la lingvo
- alporti subtenon per tuja respondo al demandoj, petoj kaj mesaĝoj
- instigi sisteman profesian evoluon kaj plulernadon
- alporti helpon por memlernantoj
- influi pozitive la eldonon kaj uzon de instrumaterialo (pere de publikigitaj recensoj, komentoj kaj statikistoj pri la uzo)
[redaktu] Enhavo
- instrumaterialo (tekstoj, bildoj, sonmaterialo) por ĉianivelaj kursoj
- katalogo kun detalajn recensoj pri esperanto-lernolibroj
- specimenoj de internaciaj kaj naciaj esperanto-ekzamenoj
- anoncejo kaj legejo pri eventoj en Esperantio
- listoj de esperanto-lernejoj kaj kursgvidantoj
- koresponda servo
- forumo ktp.