Edward Saxfon Payson
El Vikipedio
Edward Saxfon PAYSON [pejson] (naskiĝis la 26-an de septembro 1842 en Groton, Massachusetts; mortis la 22-an de septembro 1932) estis usona esperantisto kaj fabrikisto.
Li estis opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, kaj prezidanto de pianofabrika kompanio de 1906.
Li estis Esperantisto de 1910, prezidanto de EANA de 1918 ĝis 1921, poste honora prezidanto.
Li estis tradukinto de La Akrobato de Nia Sinjorino; Blanche de Schubin; La Rozujo Ĉiumiljara, Miserere, La Palaco de Danĝero, ĉiuj tri de Wagnalls; Thais de France; Mimi de Giesy; La Karto Mistera de Moffet; Luno de Izrael de Haggard; kaj aliaj. Li originale verkis Juneco kaj Amo, kiam 87-jara.