Edward Symoens
El Vikipedio
Edward SYMOENS (naskiĝis la 17-an de septembro 1915 en la usona Austin, Teksaso - mortis la 21-an de decembro 1995 en Kapellen, Belgio) estis Honora Membro de UEA ekde 1993.
Symoens naskiĝis en Teksaso, sed vivis en Belgio. Li eklernis Esperanton en 1930 kaj tuj ekaktivis en studentaj medioj. En 1946 li gvidis nacian radiokurson. Dum sia longa kariero kiel eduka gvidanto kaj mezlerneja direktoro en la ĉefurboj de la nunaj Zairio ( 1947-1972) kaj Ruando (1972-75), li ankaŭ gvidis E-kursojn kaj prelegis pri Esperanto. Dum plurmonataj restadoj en la 80-aj li helpis starigi E-kernon en Ruando.
Post reveno Eŭropen, li kungvidis gravan kolokvon pri Esperanto (1976), el kiu fontis renovigo de la movado en Flandrio kaj starigo de la E-Centro en Antverpeno. Li prezidis (1979-84) kaj vicprezidis (1984-90) Flandran E-Ligon, kaj iĝis honora FEL-prezidanto en 1990. Per siaj riĉa vivosperto kaj gravaj sociaj kontaktoj, li motoris la restrukturadon de la E-movado en Flandrio. En la LKK de la Antverpena UK (1982) li laboris kiel vicprezidanto. Dum multaj jaroj li animis la lokan grupon en Kalmthout, kaj fariĝis ankaŭ ties honora prezidanto.
Kiel komitatano de UEA (1979-92), li aktivis en komisionoj pri informado kaj elektoj. Li estis estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (1984-). Li kunfondis (1989) la laborgrupon "Komunikado en la Eŭropa Komunumo" kaj aktive membris en ĝi.
Aparte elstaras lia rolo kiel vicprezidanto (1985-87), poste prezidanto (1987-91), de ILEI, kiu elektis lin honora membro dum sia lastjara kongreso. La gvidlinioj kaj laborplanoj, kiujn li lanĉis forte plu influas la funkciadon de la instruista asocio. Dank' al siaj solidaj ligoj al UEA, Symoens impulsis reproksimiĝon de la du organizoj, kio kondukis al restarigo, en 1990, de la statuso de ILEI kiel faka asocio aliĝinta al UEA. Li instigis al la lanĉo de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI (1989), de kursoj por instruistoj (1992), kaj de aro da novaj eldonaĵoj.
El liaj provoj samtempe aliri diverslandajn eduk-ministeriojn per informkampanjo pri la sociopolitika, kultura, pedagogia kaj propedeŭtika valoro de Esperanto, naskiĝis utilaj informdokumentoj en pluraj lingvoj, aperintaj i.a. kiel Esperanto-Dokumentoj de UEA. Li kompilis Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko (1989) kaj ties suplementon (1995), iniciatis la eldonon de Studoj pri la Internacia Lingvo (1987) kaj Orgena vortaro (1989), kaj kunredaktis la prelegaron La intereso kaj utilo de komuna interlingvo (1988).