Egallatera triangulo
El Vikipedio
Egallatera triangulo estas triangulo, kiu havas ĉiujn tri laterojn egale longajn.
[redaktu] Ecoj
Krom ecoj de triangulo komunaj por ĉiu triangulo la egallatera triangulo havas plie tiujn ĉi ecojn:
- Egallatera triangulo estas akse simetriaj kun tri aksoj de simetrieco, kiuj kondukas ĉiam tra vertico kaj tra centro de la kontraŭa latero.
- Ĉiuj internaj anguloj estas kongruaj kaj ilia grandeco estas 60°.
[redaktu] Perimetro
Perimetron de egallatera triangulo o oni kalkulas laŭ formulo:
- o = 3 . a , kie a estas latero de egallatera triangulo