EK
El Vikipedio
EK estas programo, kiu permesas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP. EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj.
EK estas liverata kun fontaj tekstoj de la programo, laŭ la kondiĉoj de Ĝenerala Publika Permesilo. Por elpakigi la fontajn tekstojn, oni uzas la RAR formaton, elpakigita far multaj arkivilon, kiel WinRAR 3 aŭ 7-zip inter aliaj.
[redaktu] Programlinvo
Por programi Ek-on estis uzita delphi, programlingvo bazita sur pascal far Borland.