Eklezio de Anglio
El Vikipedio
La Eklezio de Anglio estas la unua anglikana eklezio, kiu sendependiĝis (politike) de Romo en la 16-a jarcento dum la reĝeco de Henriko la 8-a. La klerikaro, tamen, estis la sama, kaj antaŭ la politika "sendependiĝo" kaj poste, do la anglikanoj kredas ke oni ĝis nun havas ankoraŭ la apostolan posteulecon.
Ĝi ankoraŭ estas la oficiala eklezio en Anglujo, do la reĝino ankoraŭ havas la povon de elekti la episkopojn (kiun ŝi ne povas en la aliaj anglikanaj eklezioj). Sed la Eklezio de Anglujo ne plu estas la sola laŭleĝa eklezio en Anglujo eĉ ekde la 19-a jarcento.
La arĥepiskopo de Canterbury estas la unua episkopo, ne sole de la Eklezio de Anglujo, sed ankaŭ de ĉiuj la anglikanaj eklezioj.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.