Ekspoziciejo Ĉe Hibernoj
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Nova Urbo > Ekspoziciejo "Ĉe Hibernoj" < Turismo
Ekspoziciejo "Ĉe Hibernoj" (U Hybernů) en la placo de Respubliko (náměstí Republiky) estas notinda empirstila konstruaĵo el la faroj 1808-1811, ali-konstruita laŭ la planoj de arkitekto J. Fischer. Origine ĝi estis baroka preĝejo, konstruita de la irlandaj franciskanoj, nomataj Hibernoj, samtempe kun la apuda monaĥejo. (De tie la nomo de la ekspozicia domo kaj de la apuda strato.) La objekt-on oni adaptis post la jaro 1945 por ekspozicioj; ĉi tie okazas precipe specialaj ekspozicioj de arto kaj industrio.