Elĥotovo
El Vikipedio
Elĥotovo (ruse Эльхотово, osete Елхот) estas grava vilaĝo en Nord-Osetio, administracia centro de la Kirov distrikto de Nord-Osetio.
Plejparto de la vilaĝanoj estas osetoj. Kredantoj inter ili estas islamanoj.
[redaktu] Historio
La vilaĝo estis fondita en 1838, kiam kelkaj osetaj familioj estis translokigitaj ĉi tien por gardi trapasejon inter montoj. La trapasejo estas elfluejo de rivero Terek el la Oseta Dekliva Plataĵo.
En la tagoj de la Dua mondmilito la trapasejo de Elĥotovo estis loko de severaj bataloj (1942), pri kio memorigas monumento en la trapasejo. Tiam nazioj sukcesis pluiri, sed estis haltigitaj kelkdek kilometrojn orienten, ĉe la rando de Vladikavkaz.
[redaktu] Ekonomio
En la vilaĝo situas kolĥozo "Kavkaz", konservaĵ- kaj pan-produktantaj fabrikoj, fervojstacio.