Elwyn Reed
El Vikipedio
Elwyn REED (1915-1997) mortis la 22- an de aŭgusto en la kalifornia Camarillo. Li instruis E-on sur militŝipoj kaj, post la milito, al skoltoj. Ekde 1940 li estis membro, de 1950 dumviva membro de UEA kaj ĝia delegito kvardekon da jaroj. En la usona landa asocio ELNA li membris preskaŭ dekomence (1952). Li estis aktiva korespondanto kaj publicisto por Esperanto.