En passant
El Vikipedio
En passant estas ŝaka esprimo, origine en la franca, kiu iĝis internacia (do kiu devas ankaŭ esti uzata en esperanto) kiu signifas "preterpasante".
En pasant estas regulo kiu aplikiĝas kiam peono moviĝas du fakojn antaŭen el sia origina pozicio, kaj ke opozicia peono estus povinta kapti ĝin, se ĝi movus nur unu fakon antaŭen. La regulo ebligas al la opozicia peono kapti kvazaŭ ĝia movo estis nur unu fako antaŭen. Tiu regulo validas nur kiel tuja respondo. Tiu kaptsistemo estas la nura ekzemplo en ŝako laŭ kiu peco kaptas sen preni samtempe la lokon de la kaptita peco.
[redaktu] Historio
"En passant" estas unu el la lastaj grandaj ŝanĝoj en la ŝak-reguloj kiuj okazis dum la 14a-15a jarcentoj, samtempe kiel la dupaŝa antaŭeniro de la peono, la aroko, kaj la multpaŝa movo de la kuriero kaj de la damo. Tiuj ŝanĝoj ne okazis ĉe la aziaj variantoj de la ludo.