Enjekcia
El Vikipedio
Matematika funkcio nomiĝas enjekcia, enĵeta aŭ disĵeta, se ĝi atingas ĉiun valoron maksimume unufoje. Tio signifas, ke ĉiu elemento de sia bildaro (valoraro) estas bildo de maksimume unu argumento.
[redaktu] Formala difino
Estu X kaj Y aroj, kaj bildigo de X al Y.
- f nomiĝas enjekcia, se por ĉiu y el Y ekzistas maksimume unu x el X kun f(x) = y.
Ekvivalanta difino:
- f nomiĝas enjekcia, se por ĉiuj x1, x2 el X kaj y el Y validas: se f(x1) = y kaj f(x2) = y, tiam x1 = x2.