Enrique Balech
El Vikipedio
Enrique BALECH [enRIke baLEĈ], naskita je la 17-a de aŭgusto 1912 en Telén (Argentino), estas natursciencisto, monde konata fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj. Li verkis Esperanto-terminarojn pri sia fako.
Balech profesoriĝis pri natursciencoj en la Nacia Instituto por profesorigo de Buenos Aires. Li instruis en gimnazioj kaj en 1961 li estis kontraktata kiel profesoro ĉe la Universitato de La Plata. Li rezignis eniri la karieron de la scienca esploristo de la nova Nacia Konsilantaro pri scienco kaj tekniko. Li emeritiĝis en 1981 kiel ĉefa sciencisto. Eksestro de la laboratorio de Protistologio de la Argentina Muzeo de Natursciencoj, eksestro de la Sekcio Hidrobiologio kaj eksestro de la Hidrobiologia Stacio de Quequén (nun honora estro de ĉi lasta). Li gvidis kursojn naciajn kaj internaciajn en Argentino, Ĉilio, Ekvadoro kaj dum SUK en Liège (Belgio). Li ankaŭ instruis en Usono (Kalifornio kaj Teksaso) kaj faris specialajn studojn en Francio kaj Usono. Li partoprenis en multaj internaciaj kongresoj.
Li estas koresponda membro de Nacia Akademio de Ekzaktaj, Fizikaj kaj Natursciencoj de Buenos Aires. En 2004 Argentina Esperanto-Ligo igis lin honora membro.
Balech en 1983 apartenis al la fondantoj de AIS San-Marino kaj estas ties plenrajta membro kaj orda profesoro.
Verkoj en Esperanto:
- Biooceanografiaj studoj en Argentinio. Sciencaj Studoj: 221-227, 1958.
- Planktono kaj Mara Produktado. SUK: 1-88, 1974.
- Terminaro pri mikroskopio kun krestomatio.
- Planktono kaj mara produktado
Partoj de la informoj en tiu ĉi artikolo estas el la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.