Erich Kästner
El Vikipedio
Erich KÄSTNER [Eriĥ KESTna] (* la 23-an de februaro 1899 en Dresdeno, † la 29-an de julio 1974 en Munkeno) estis germana verkisto.
En Lepsiko li studis historion, filozofion, germanistikon kaj teatran sciencon. Ekde 1927 li laboris kiel verkisto en Berlino.
En 1933 la nazioj malpermesis liajn verkojn. Kvankam plurfoje arestita, Kästner restis en Germanio, ĉar li volis rekte observi ĉiujn okazaĵojn. Komence li publikigis siajn verkojn en Svislando, sed ekde 1943 ankaŭ tio ne plu estis ebla. Post la milito Kästner fondis kabaredon. Dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj li gajnis plurajn literaturpremiojn, ekz. en 1957 la renoman Georg-Büchner-Preis. Plej sukcesaj estis liaj akraj satiraĵoj kaj humuroplenaj infanlibroj. Multaj verkoj de li estis filmigitaj.
[redaktu] Famaj verkoj:
- Herz auf Taille (poemoj, 1928)
- Emil und die Detektive (infanlibro, 1928)
- Lärm im Spiegel (poemoj, 1929)
- Ein Mann gibt Auskunft (poemoj, 1930)
- Pünktchen und Anton (infanlibro, 1931)
- Der 35. Mai (infanlibro, 1931)
- Fabian. Die Geschichte eines Moralisten (romano, 1932)
- Gesang zwischen den Stühlen (poemoj, 1932)
- Das fliegende Klassenzimmer (infanlibro, 1933)
- Drei Männer im Schnee (romano, 1934)
- Die verschwundene Miniatur (romano, 1935)
- Georg und die Zwischenfälle (romano, 1938)
- Das doppelte Lottchen (infanlibro, 1949)
- Die Konferenz der Tiere (infanlibro, 1949)
- Die dreizehn Monate (poemoj, 1955)
[redaktu] En Esperanto aperis:
Parolas maljunulo <poemo> / [El la germana: Horst Michling].
En: 25 jaroj : antologio de belartaj konkursoj. – Budapest : Hungara Esperanto-Asocio, 1977. - p.108 – 109
ISBN 963-571-005-4