Vikipediisto:Eric.Coffinet
El Vikipedio
Vikipedio:Babel | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|||||||||
Serĉu uzulajn lingvojn |
Estimataj gesamideanoj, saluton kaj pacon al vi !
Mia familia nomo estas COFFINET (Kofine') kaj miaj personaj nomoj estas Eric (Eriko) kaj Bernard (Bernardo).
Mi naskiĝis en Paris (ĉefurbo de Francio) je la 27-a de februaro 1957 (je la 2-a de la Intermetitaj Tagoj de la jaro 113 E.B.)
Mi konsideras min kiel esperantistan mondcivitanon, kies lingvo kaj nacieco estas francaj, kies kulturo estas mediteranea, kaj kies religio estas baha-a.
Mi vivas inter maro kaj montaroj en la sud-orienta departemento franca de Alpes-Maritimes ("Ĉe-maraj Alpoj").
Mi laboras kiel kuracisto en Nice, kaj loĝas kune kun mia edzino kaj niaj 4 gefiloj en la vilaĝo Levens.
Nun, mi estas dum-viva membro de U.E.A. kaj estrarano de la Bahaa Esperanto-Ligo.
Se vi havas ion por diri al mi, bonvolu lasi mesaĝon ĉe mia diskutpaĝo.
[redaktu] Ĉefaj Kontribuoj
- Plibonigo de la artikoloj pri Bahaismo (daŭrigota...)
- Artikolo pri mia vilaĝo Levens (premiita "elstara artikolo" kaj "artikolo de la semajno").
- Dinastio de Savojo (daŭrigota...)