Ernesto Geleta
El Vikipedio
Ernesto GELETA (nacilingve GELETA Ernő) (naskiĝis la 25-an de decembro 1927 - mortis la 14-an de februaro 2003 en Nové Zámky) estis slovakia hungaro, dumviva UEA-membro, delegito kaj fakdelegito, estrarano de slovakiaj regionaj organizoj ESO kaj OSES, mezlerneja profesoro, E-instruisto, organizanto de Ĉedanubaj Renkontiĝoj, aŭtoro de ŝercaj aforismoj kaj poemoj.
[redaktu] Verkoj
- Apetitveka enkonduko en Esperanto ŝercvortaro-n
- Diversrilataj aforismoj en ritmoj, rimoj
- Esperanto gramatiko en versoj, bildoj
- Esperanto ŝerc-vortaro
- Homa korpo: en ritmaj, rimaj, kanteblaj, trafaj kaj determinaj aforismoj: eltiraĵo el la 2400 vorta "Esperanto-vortaro en aforismoj"
- Ridigaj aforismoj: en amor-rimoj kanteble: rimsimetriaj
- Viv-estaĵoj en versoj: partoj: homa korpo, bestaro, vegetaĵo, milito
- Kantu en Esperanto!