Esperantisto de la Jaro
El Vikipedio
La Esperantisto de la Jaro estas honora titolo, aljuĝata ĉiujare de la gazeto La Ondo de Esperanto pere de internacia ĵurio.
La proklamo de la Esperantisto de la Jaro estis iniciatita en 1998. Al la iniciato aliĝis pluraj reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
La ĝisnunaj laŭreatoj:
- 1998: William Auld
- 1999: Keppel Enderby
- 2000:
- 2001: Osmo Buller
- 2002: Michel Duc Goninaz
- 2003: Dafydd ap Fergus
- 2004: Helmar Gunter Frank
- 2005: Povilas Jegorovas
- 2006: Bertilo Wennergren pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
En 2000 tri kandidatoj ricevis egale da voĉoj. En 2001 Osmo Buller kaj Claude Piron ricevis egale da voĉoj, sed laŭ la reguloj venkis Buller, kiu estis proponita de pli da kandidatigantoj.