Esperanto-Kultur-Centro
El Vikipedio
Esperanto-Kultur-Centro (EKC) estas kunordiga asocio de esperantistoj en Tuluzo.
EKC havas sidejon en Tuluzo kun biblioteko entenanta milon da libroj kaj revuojn. La katalogo de la biblioteko estas nun alirebla sur la TTT-ejo de EKC. EKC organizas enurbe kursojn kaj lingvajn semajnfinojn en Arrout (Ariège), ĉiumonatan manĝoklaĉon, partoprenas ĉiujare en Forum des langues du monde (Forumo de la lingvoj de la mondo). Enkadre de EKC funkcias Teatra Trupo de Tuluzo. EKC eldonas informbultenon dulingvan (france, esperante) La Krokodil' rete kaj papere. EKC estas unu el la kunorganizintoj de KAFE okazinta en Tuluzo en julio 2000.