Esperanto-movado/Francio3/Sciencoj
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Movado en Francio inter la militoj
Sciencoj. Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de E en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de l'Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L'Isle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la "Ecole Centrale des Arts et Manufactures" (A. Baudet, Badoit, Courtet,. Deny, Dupuis, Marseille): En 1931; la med. gazeto "Le Phare Medical" malfetmis enketon pri E (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en E. (Briquet). - En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Int. Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de E en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la "Societe Frangaise des Electriciens" resumas ĉiujn artikolojn en E (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnt. Instituto por Intelekta Kooperado. |