Esperanto-movado en Aŭstrio
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Aŭstrio (Ĝis la jaro 1914.) Aŭstrio pro sia multlingveco estis taŭga grundo por int. helpa lingvo. Fakte kelkaj provoj por tia idiomo okazis en la 19-a jarcento. Ankaŭ Volapük tie ĉi bone prosperis, sed ĝia malsukceso malbone influis la unuajn paŝojn de E. La unua lingvisto en la tempo de Schleyer, kiu favore prijuĝis la problemon de int. lingvo, estis prof. Schuchardt en Graz.
Estis negermanoj, kiuj unuaj propagandis E-n, precipe ĉeĥoj. La unua grupo fondiĝis en Brünn-Brno. La unua E-gazeto, la E-a Revuo estis eldonata de ĉeĥa instruisto Čejka. Li, kiel granda parto de la loĝantaro de la provinco Moravujo, ankaŭ bone komprenis la germanan lingvon kaj tiel aldone aperigis ankaŭ germanajn numerojn de sia gazeto (1902-04). Sed detala lernolibro por germanoj tiam ankoraŭ ne ekzistis. En 1903-06 aperis lernolibroj, verkitaj de Jean Borel el franca Svisujo, de Johan Schröder el Hungarujo (lernolibro en 1906, vortareto en 1912), kaj de Alfred Fried, la fama pacifisto el Berlin. Schröder, redaktoro de ĉiutaga gazeto, estis la iniciatinto de E-propagando en Wien. Lia ĉefa helpanto estis Fred Ahlgrimm. Ili kun malmultaj amikoj ĉiusemajne kunvenis en restoracio en Schauflergasse por ekzercadi la lingvon. Ilin kelkafoje vizitis Otto Simon, juna gimnazia profesoro, tiam en Ung. Hradisch. Simon, kiu ne komprenis la boheman lingvon, dum paska festo 1904 vizitis Čejka en Bistritz kaj okazis plurhora interbabilado en E inter germano kaj ĉeĥo, cetere tre paca en tempo de akra konflikto inter tiuj ĉi ambaŭ nacioj. En somero 1905 okazis la unua UK en Boulogne: el Aŭ. germanlingva ĉeestis nur Schröder kaj Simon; ambaŭ fariĝis anoj de LK. La efiko de la kongreso por germana Aŭ. estis sufiĉe granda, multaj gazetoj raportis, i. a. "Zeit", "Neuigkeits-Weltblatt", "Mährisch-schlesischer Tagesbote" ktp. En "Neue Freie Presse" aperis artikolo de W. Ostwald, kiu multege efikis. Tiam en kelkaj urbo fondiĝis lokaj grupoj. Krom Wien ankaŭ en Graz, kien du studentoj el Moravujo (Pettera kaj Teltschik) importis E-n, en Reichenberg, okaze de landa ekspozicio al kiu partoprenis E-istoj, la unua E-a ekspozicio en Aŭ. - sub gvidado de Schade kaj Richter, en Leitmeritz per Wilhelm Heller, en Teplitz-Schönau per kuracisto d-ro Freisinger naskiĝis grupoj, kiuj en 1908 okaze de la 4-a UK en Dresden kuniĝis al Ligo de Germanlingvaj E-istaj Grupoj en Aŭstrio. Oni eĉ provis eldoni apartan gazeton Informaj Raportoj, poste oni pligrandigis ĝin sub titolo German-Aŭstria E-isto. Ĉar paŝo post paŝo la publiko interesiĝis por E, el kiu kelkaj eĉ esperis la solvon de la lingvaj konfliktoj en Aŭ., jam en 1905 tri gravaj Wien-aj organizaĵoj (la komerca unuiĝo, la etika societo, la pedagogia asocio) aranĝis po unu vesperon kun E-parolado. Aliaj gravaj unuiĝoj sekvis, ili akceptis rezoluciojn favore al E. En katolikaj preĝejoj okazis la unuaj E-lingvaj predikoj, Martin Klein ("Moko") propagandis E-n inter la laboristaro. Novaj grupoj naskiĝis; en Wien post la E-Klubo (1904) "La Fideleco" (1907), kiu sin okupis kaj okupas ne pri propagando, sed pri traduko de lingve malfacilaj tekstoj, la "Junularo" (fondo en 1910), kiu propagandis inter gejunuloj; la Katolika Grupo (1912); Virina Sekcio (1909). En 1909 estis 142 grupoj kaj 60 informejoj en la tuta antaŭmilita regno. J. Glück kaj d-ro Sós en 1910 verkis sukcesplenan lernolibron. Sós kiel delegito de UEA povis konstati, ke multaj eksterlandaj E-istoj traveturis Wien-on kaj ofte la Wien-anoj povis helpi al ili. Kongresoj okazis en Wien, 15-16 majo 1910, en Praha 15 aŭg 1911, en Graz 10-15 majo 1913 kaj en Franzensbad, 31 majo-1 junio 1914, kie oni malkovris Z-monumenton, la unuan en la mondo. Kun la negermamanaj E-istoj en Aŭ. okazis antaŭlaboroj por komuna organizo, sed sen sukceso. En 1909-11 la E-istoj en Aŭ. sukcese kontraŭbatalis ĉiun provon, propagandi por Ido aŭ aliaj ŝanĝoj de Fundamento. En kolonelo Zwach ili trovis talentan poeton, kiu per originalaj poemoj kaj tradukoj el Schiller riĉigis jam antaŭ la milito la literaturon. Kelkaj instruistoj, krom Simon ankaŭ Sacher, Macho, Fanta Süsser kaj la fama scienculo Fuchs fondis en 1913 la unuan fakan instruistan societon inter la aŭ. E-istaro. Ili eĉ starigis privatan ekzamenan komitaton, por faciligi al la grupoj elekti taŭgajn kursestrojn. En la jardeko antaŭ la milito okazis ankaŭ la unuaj paŝoj por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. La E-a organizo de la instruistoj sukcesis gajni la oficialan administracion por E-instruado nur en 1919, sed jam en 1909 en komerca akademio okazis kurso (Simon), en 1910 en komerca lernejo (Kapamadzia), kaj vesperkursoj en publika unuagrada lernejo (Macho), en I913 Kaftan fondis prlvatan lernejon (Antaŭen), ŝtate rekonitan. Estis grava sukceso ĉe la ministerio por fervojoj, ke ĝi aperigis du belegajn librojn turismajn en E: "Pejzaĝoj de Aŭstrio" (1911, 120 p) kaj "La novaj fervojoj tra Aŭstriaj Alpoj" (1912, 64 p.). E-istoj atingis sukcesojn eĉ ĉe la militistaro: la ministerio por milit-aferoj donis la permeson (1908), ke oficiroj kaj militist-oficistoj aliĝu al E-unuiĝo, Wien; en 1910 kapitano Engel parolis en Milit-Scienca Asocio; en 1911 okazis kurso kun 56 oficiroj en Wien (Lochner). O. SIMON. (E k d e 1914) Post la eksplodo de la milito German-Aŭstria E-isto ĉesis en dec. kaj kun ĝi grandparte ankaŭ ekripozis la movado. Nur kelkaj povis daŭrigi la laboron. Steinhauser kaj Steiner faris kursojn en diversaj lokoj ĉe "Nordbahn", kie ili deĵoris dum la milito. Steiner eĉ fondis grupon en Korneuburg. Kelkaj kursoj funkciis en Wien (Kaftan), Innsbruck, Graz, Plzen~, Praha, Capodistria ktp., Simon gvidis kurson en Nova Komerca Akademio en Wien (1916). En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis prelegi en la Teknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe altlemejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de la regno fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt, Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp. En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia E-Asocio estis restarigita de W. Illing. En Leoben kaj Donnawits laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Blaas, en Graz Bartel, Halbedl kaj Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Wien Frey, Schamanek, Schroder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post 5 jara manko aperis gazeto Nova Tempo, (vivis ĝis 1922), fondita de F. J. Schade; krome La E-isto de d-ro E. Pfeffer (ĉesis en 1921). 3 apr. 1920 estis fondita E-Delegitaro en Wien, ĉefe laŭ iniciato de Kaftan kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en Villach. E alportis ankaŭ praktikan utilon: 4 majo 1921 326 infanoj, speciale el Graz, forveturis al Hispanujo per helpo de hispanaj E-istoj kaj restis tie 1-3 jarojn. En 1921 la membroj de la kursoj pliiĝis. Okazis multaj kursoj en Wien, Melk (Österreicher), en Graz en la burĝlernejo Paulinum por 105 lernantoj (instr. Lander) kaj ankaŭ por la infanoj kaj ties gepatroj, kiuj veturis al Hispanujo (Hackl), en Leoben,(Puntigam) es Innsbruck (Blaas, Egger), en Villach ktp.; krome en ĉeĥa gimnazio estis enkondukata E pere de d-ro Jokl. Viena Foiro en 1921 la unuan fojon eldonis varbprospektojn en E kaj daŭrigis tion ĝis 1926. Je Pasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana E-Kongreso kaj samtempe granda E-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝis en Saalfelden kaj Hallein. En Wien fondiĝis tramista grupo, en 1923 la grupo Progreso, en 1924 R. M. Frey fondis E-Organizon de Ofichavantoj de Urbo Wien kuu 962 anoj kaj la komunumo Wien disponigis al ĝi hejmon en la magistrata domo. Montriĝis klopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro por la propagando estis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Wien kaj 6 jan. 1923 estis fondata tutlanda organizo sur neŭtrala bazo Aŭstria E-Delegitaro (AED), kiu havis 32 grupojn; prez. fariĝis Schamanek, Bartel kaj Simon; ĝen. sekr Schade; en l926 oni elektis prez. Steiner, ĝen. sekr. Cech; en 1927 ĝen. sekr. Bernfeld. Okazis kursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto Z II/1008 25 febr l922 ricevis permeson instrui en 1a burĝlernejo de Purkersdorf kaj en la blindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvo de Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoleduka societo "Urania". En 1923 oni komencis prepari la 16-an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kaj ili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6-14 aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKK estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Schamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Raimund "La Malŝparulo" kun aktoroj de la fama "Burgtheater". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de Aŭstria E-isto de H. Steiner, la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Wien, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj. En 1925 oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg 9-12 aŭg. okazis la 5-a Tutaŭstria E-Kongreso sub la protekto de landestro Rehrl kaj sub prezido de prof. Christanell; ĉeestis 200 personoj. 6-a Kongreso en Graz 22-24 majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto Dietl; ĉeestis 250 partoprenantoj. 7-a kongreso en Wien 4-6 junio 1927 sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprez. Schober ktp; ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg" sub la prezido de Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda E-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Seipel, kardinalo Piffl, policprez. Schoter ktp. La 8-a okazis en Baden ĉe Wien 26-28 majo 1928 sub la projekto de landestro Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis Pronay en Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo de Wannek; protektoro estis landestro Schlegel, prezidis Steiner. Oni elektis prez. de AED dir. Wannek. Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau (Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katotika Grupo en Wien XVI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj 6 jan.1929 fondis novan landan organizon Aŭstria E-Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de E-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ. 30 julio - 2 aŭg. 1929 estis grava antaŭkongreso en Wien, kun malfermo de Int. E-Muzeo, kies fondo estas merito de Hugo Steiner, la ĉefa gvidanto de la Aŭ. E-movado. La 31 julio la prez. de la respubliko, Miklas, akceptis la reprezentantojn de la diversaj landoj en aŭdiencio. Sekvis akcepto en la Urbodomo kaj poste malfermo de Int. E-Muzeo (v.) Okaze de la malfermo Steiner eldonis ilustritan gvidlibron pri Wien kaj samjare strateto en Wien laŭ la klopodoj de ALLE estis nomata Z-strato. La organiza malpaco ne daŭris longe. 18 dec. 1930 sub prezido de R. Kreuz (Geneve) okazis en Wien ta reunuigo de la du partioj AED kaj AEA, kiuj de nun laboras sub nomo AEA. Ĉefkunveno de AEA estis aranĝita 28-29 jun. en Salzburg, kune kun la 10-jara jubileo de la tiea grupo; ĉeestis ĉ. 100 E-istoj. En la ĝeneralkunveno de AEA 4 jun. 1933 Steiner estis elektata prez., Frey kaj Pfeffer vicprez. kaj Hovorka ĝen. sekr. Vizitoj de konataj E-propagandistoj havis rimarkindan sukceson. Scherer el Los Angeles (1931) faris dum sia mondvojaĝo 8 paroladojn en Wien (1 per radio) kaj krome en Graz, Krems, Linz, Steyer ktp. Scherer estis akceptata de prez. Miklas, kanceliero Buresch kaj urbestro Seitz. 5 apr.1932 pastro Cseh venis al Wien kaj faris radio-paroladon, publikan provlecionon kaj per tio enkondukis la kursojn de la Morariu-geedzoj; la kursojn partoprenis 450 personoj. La organizantoj estis Hovorka, Cech, Kaftan, Pfeffer, la kvar anoj de la Labor-Komitato-Wien, kiu eklaboris jam en 1931. Por certigi pli efikan kunlaboron, 20 feb. 1933 fondiĝis Viena E-Unio, kun la celo agadi per la unuigitaj fortoj de ĉiuj Vienaj grupoj. Prez. fariĝis Kaftan, afergvidanto Hovorka. Kelkaj fremdaj aranĝaĵoj estis utiligitaj je la bono de la movado. Mondkongreso de la Inform-Oficejoj okazis en Wien 14-18 dec. 1930. B. Selzer el Wien kaj R. Kreuz el Geneve atingis en tiu nova laborkampo gravan sukceson, Selzer aranĝis ankaŭ fakan E-ekspozicion. Sur la programo de 1a Rotary-Mondkongreso, Wien, 22-27 junio 1931 estis propono de Sir Charles Mander, "Diskuto pri E". La demonstracio de E-istoj Warnier kaj Le Blanc (Paris), Applebaum (Britujo) Frenckell (Finnlando), Arnhold (Dresden), Mejhuizen (Holando) bone sukcesis antaŭ 2000 personoj, kaj oni akceptis favoran rezolucion; la tutan aranĝon preparis Frenckell kaj Steiner En la kadro de "Katholikentag" en Wien sept. 1933 la katolikaj E-istoj havis apartan aranĝaĵon, kiun partoprenis ankaŭ episkopoj Majláth el Cluj kaj Gföllner el Linz kaj anstataŭanto de kardinalo Innitzer. Multe klopodis prez. Chiba, dir. Schiebl; Steiner varbis por la aranĝoj per radio. La katolika E-societo AKLE fondiĝis jam en 1924 kaj trovis simpation ĉe diversaj ekleziuloj, okazis diservoj en E, (Minoriten-preĝejo) kaj kelkfoje kursoj en teologiaj fakultatoj ktp; La plej gravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio por komerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en E "Tra Aŭstrio" en 20.000 e-roj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denove tiujn belajn faldprospektojn en E, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 e-roj. La prospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto de la fremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportis pri bonega sukceso pere de E-propagando (ĉe la 4-a int. kongreso en l929). La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Wien, la Aŭ. Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo por Fremdulfrekvento en Linz, ktp. Steiner, Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn, por varbi al la fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en okt 1939 lumbildparoladojn pri Aŭ. tra l8 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo, ĉiam varbante ankaŭ al E per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan. 1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Polujo, Danzig, Litovujo, Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis 67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj, parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭ. registaro kaj de ICK en Geneve kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro. Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kaj Danujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radio ktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Freg parolis per Radio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Wien pri la nordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprez. Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinalĉefepiskopoj Pifil kaj Innitzer, kaj aliaj altranguloj. Ĉefe fremdultrafikaj motivoj kaŭzis ke E estis favore konsiderata ankaŭ ĉe la fervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekcio de la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037 la lernadon de E kaj permesis al la fervojistoj la portadon de la E-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En 1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner; la partoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ. fervojdirekcio proponis al la direktoroj de la eŭropaj fervojoj aldonon al la int. funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭ E-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 la direkcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵori nur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon; ankaŭ E estis menciata. La federaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilia lingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri E. La favora akcepto de E flanke de la polico estas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unua oficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistoj scipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste la polica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflanko nikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto E kaj la verda stelo; E estis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere de klopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 la E-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭ en Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la E-ŝildeton. Kurso de E en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento en Wien. Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie E akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en E dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr.1925 E-kurso estis enkondukata en Radio-Wien, kiun gvidis inĝ. Hartwich, de sept. 1925 W. Smital gvidis la duan E-kurson. De okt.1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj E-varbado por Aŭ. La 18 okt. 1933 je instigo de Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭ. kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn. La gazetaro estis same favora al E Ekz. la gazeto "Kleines Volksblatt", Wien, en 1930 aranĝis konkurson pri la plej bona E-traduko de la Aŭ. Ligohimno; la unuan premion (100 S.) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis E-kurson kaj aperigis ĉiusemajne E-rubrikon. La tag. gazeto "Volks-Zeitung", Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930-31) havis E-kurson kaj ĉiusemajne E-rubrikon. Krom kursoj efemeraj aŭ nur kelkjaraj en tiu aŭ alia lernejo troviĝis ankaŭ rimarkindaj iniciatoj. Baldaŭ post la milito (18. jan. 1920) la tiama estro de la publika instruado, Glocket, informis la E-unuiĝon de instruistoj, ke la lernantoj de mezaj lernejoj kaj de la supraj klasoj de popollernejoj povas viziti la E-kursojn. La agado de la instruista unuiĝo kaj la sukcesoj de la kursoj konvinkis la registaron krei Ŝtatan ekzamenan komitaton por instruistoj de E. La iniciato apartenis al la komunumo Wien, sed la ŝtato ne nur konsentis, sed ankaŭ alprenis la tutan regularon kaj egaligis la komitaton al la aliaj lingvaj ekzamenaj komitatoj. (30 apr. 1925, nr-o 2.163) Prez. fariĝis Fr. Wollmann, membroj A. Macho, Joh. Schroder, J. Schamanek, H. Jokl, Fr. Meŝtan, kaj O. Simon. En la unuaj jaroj okazis multaj ekzamenoj kaj la komunumo Wien enkondukis E-n kiel nedeviga fako anstataŭ la franca lingvo en aron da burĝlernejoj en Wien por la lerneja jaro 1926-27; la lingvo estis instruata ankaŭ en aliaj lernejoj. La oficiala lernolibro, liverita senpage al la lernantoj de la komunumo, estis Casari-Seheibenreiter: Lernolibro laŭ moderna, rekta metodo. Sed la ekonomia situacio devigis la komunumon ĉesigi multajn fakojn, inter ili ankaŭ E-n. Ekde tiam la interesiĝo ankaŭ por la ekzameno silentiĝis. En la lastaj jaroj okazis kursoj en Wien nur en kelkaj lernejoj per la memofero de la instruistoj. La ministerio por instruado mem en jun.1929 permesis, ke E povas esti instruata kiel nedeviga fako en la mezlernejoj kiel la latina, greka, angla, franca, itala kaj slovena lingvoj. Oni gvidis kursojn ankaŭ en iaj provincaj lernejoj. Ekz. lerneja konsilantaro de Graz en 1929 enkondukis E-n en la mezlernejoj kaj ĉ. 300 lernantoj lernis tiam E-n kaj tiu ĉi urbo en 1930 ordonis, ke la lernej-direkcioj akcelu ĉe la gepatroj de la lernantoj la intereson por la E-instruado; en la gimnazio Melk en 1930 22 abiturientoj ricevis en siaj atestoj noton pri E; tio okazis ankaŭ en kelkaj aliaj lernejoj. La reĝimŝango mem trafis la E-istojn en Aŭ. meze de grava laboro. En dec. 1933 komenciĝis la laboroj por prepari la Int. Konferencon en Wien kun la celo "enkonduki E-n en la lernejon kaj praktikon". La prepara komitato konsistas el Fr. Übelhör, H. Steiner kaj R. M. Frey kaj la konferenco okazos 20-24 majo 1934, kun helpo de oficialaj instancoj, en kunlaboro kun UEA kaj aliaj fakforoj. Eminentuloj, kiuj helpas E-n. Miklas Wilhelm, federacia prezidanto de Aŭ. Favore skribis pri E en l927 estante tiam parlamenta prezidanto. Okaze de la inaŭguro de IEMW li akceptis en aŭdienco 60 E-istojn, malfermis la Muzeon, parolante ankaŭ en E. Vizitis IEMW 2 okt. 1930 kaj enskribis sin kiel unuan en "Oran Lib-ron". Piffl (pifl) Friedrich Gustav, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. mortis en 1932. Dum jaroj li favoris E-n, vizitis diversajn E-aranĝojn, speciale en kato-likaj rondoj. Vizitis IEMW 10 jan. 1931. Innitzer (iniĉer) Theodor, d-ro, kardinalo, princĉefepiskopo. Jam de jaroj li favoras E-n, vizitis IEMW kaj ĉeestis E-aranĝojn. Enkondukis E-n en la episkopan seminarion. Seipel (sajpel) Ignaz, d-ro, fama kanceliero, prelato; mortis en 1932. Li estis la unua eminentulo, kiu salutis la p roponon pri IEMW kaj tuj konsentis helpi. Al li E ŝuldas multon. Schober (ŝober) Johann, d-ro, policprez. de Wien kaj poste kancelie-ro; mortis en 1932. Li estis granda amiko de E: kreis E-kursojn en la polica lernejo de Wien, ordonis E-in-signojn por la deĵorantaj policistoj, kiuj scipovis E-n. Helpis IEMW akiri hejmon en Neue Hofburg, vizitis la Muzeon 8 febr.1931. Dollfuss Engelbert, d-ro, kanceliero. Akceptis la hon. prezecon de Int. Konferenco 1934 kaj la hon. membrecon de IEMW. Skribis belajn vortojn pri E. Fey (faj) Emil, vickanceliero. Interesiĝis jam delonge pri E kaj helpis ofte. Bela eldiro pri E. Buresch (bureŝ) Karl, d-ro, landestro, poste kanceliero, nun financministro. Nask. l2 okt. 1878 en Gross Enzersdorf jam de multaj jarol li helpas E-n. Vizitis IEMW. Belaj eldiroj pri E. Stockinger (ŝtokinger) Fritz, ministro por komerco. Nask. 22 sept. 1894 en Wien. Bonega eldiro pri la granda de la rninisterio rekonita valoro de E. Neustädter-Stürmer (najŝteter-ŝtümer) Odo, barono, ministro. Nask. 1885 en Laibach. Bonega eldiro pri E, (kiam li estis ŝtatsekretario por fremdulfrekvento), per kiu li asertas ke li ĉiam uzos E-n, la plej bonan, varbilon, por la fremdultrafiko. Streeruwitz (ŝtreruvic) Ernst, Ritter von, iama kanceliero, nun prez. de la komerca ĉambro en Wien. Ĉeestis la aŭdiencon de la E-istoj okaze de l' inaŭguro de IEMW, ktp. Heinl (hajnl) Eduard, iama ministro por komerco, nun prez. de "Oficejo por metifavorigo" kaj prez. de Radio-Wien. Je ĉiu okazo estas preta helpi la progresigon de E. Bonega eldiro pri E. Übelhör Franz, d-ro, iama unua sekcia ĉefo en la kancelariejo. Nask. 30 dec. 1870 en Wien. Estis la "bona anĝelo" de la E-Muzeo, estas ano de ties Int. Hon. Komitato. Li ankaŭ lernis E-n kaj estas ano de la prepara komitato por Int. Konferenco 1934. Bick (bik)Josef, d-ro fit., ĝen. direktoro de Nacia Biblioteko, univ. prof. ktp. Al li la E-istaro dankas, ke IEMW estis aligita al la mondfama N. B. Bonege parolis en la inaŭguro de IEMW. Deinlein (dajnlajn) Erwin, inĝ., ministeria konsilanto en la mintsterio por trafiko kaj komerco, sekcio por fremdulfrekvento, kiun li estras. En 1928 li ekuzis E-n kaj de tiam ĉiujare - laŭ la bonaj faritaj spertoj - li denove eldonas vere elegantajn, belaspektajn faldprospektojn. D. tuj montris sian simpation al la aranĝo de Int Konferenco 1934. Fuchs (fuĥs) Alfred, ministeria ditektoro, sekcia ĉefo. Nask. 12 apr. 1876. En nobla maniero ĉiam subtenis E-n. Kiel estro de la trafiko subtenis la eldonadon de la propagandiloj en E kaj ankaŭ unuavice ebligis la regulajn radiodissendadojn por la eksterlando en 1933. Jary Rudolf, d-ro, direktoro de la fervojoj federaciaj. Nask. 2 febr. l884 en Wien. Jam kiel sekr. de la tiama ĝen. direktoro li multege helpis E-n. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de E ĉe la aŭ. fervojoj okazis laŭ liaj helpoj. Propagandistoj, kiuj multe laboris por E (krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton): Dürschmid Karl en Klagenfurt (katolika movado); Gai-dosch Franz, polica insepktoro, es-tis prez. de Polica EL en Wien; Grossinger Richard, dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervo-re; Heeber Wilhelm d-ro, kortega konsilanto, nask. en 1873, estro de la senato de Viena E-Unio; Hirz Franz polica inspektoro en Wien, kun polica konsitanto Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke policistoj sci-povantaj E-n, ricevis oficialan E-insignon; Maier Hugo d-ro, helpanto en IEMW, nask. 25 se. 1889 en Wiznitz (nun en Rumanujo), ŝtate ekzamenita E-instr.; Müller Otto, oficisto, prez. de EK Klagenfurt, laboris multe; Nedwid Wolfgang, paroĥestro, prioro, iama prez. de Katolika UE, Wien, faris ofte la predikojn dum la E-diservoj ; Paar Fritz, prof. de ko-merca akademio en Wels, klopodis multe por E speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj; Piank Georg, paroĥestro en Karlo-Preĝejo, Wien, nask 20 dec. 1886 en Oberndorf (nun en ĈSR), E-isto de 1913, faris E-pre-dikojn dum diservoj; Raff Emma, pollingva aŭstrianino, en Wien, de pli ol 25 laroj laboras por E, gvidis kur-sojn, honora membro de UEU; Scholz Franz d-ro, registara konsi-lanto, en Liesing ĉe Wien, longjara E-isto; Sikor Kar1 Offo, industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro; Stanke Franz, komercisto en Krems ĉe Danubo, longjara Prez. de loka EG; Stegmüller Fritz, prez. de EG en Salzburg, bona prop-isto; Tuchler Robert, episkopo de la malnovkatolika eklezio en Aŭ., lernis E-n ĉe Stein-er kaj nun varbas en sia medio; Ulbrich Rudolf, poŝtoficisto en Mat-tinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj; Wagnleitner Anton, fervojisto, fondis E-grupon en Wels, kies estro li estas; Weber Oustav, instr. por stenografio kaj E, nask. 21 majo 1886 en Wien, kunlaboris en IEMW de la komenco kiel sola hel-panto. [redaktu] Laboristojvidu ĉe ALLE Noto. La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo Steiner kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro. |