Espero Katolika
El Vikipedio
- Tiu ĉi artikolo temas pri la gazeto de IKUE. Por pliaj signifoj de la vorto "Espero" vidu Espero.
Espero Katolika. Pro siaj 100-jaroj ĉi tiu organo de IKUE estas la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta ĝis hodiaŭ. Fondinto: pastro Emile Peltier, Tours (Francio), kiu la unuan n-ron eldonis okt. 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste red. estis ĝis 1911 Claudius Colas, Parizo. De 1911-23 red. J. Smulders, Nederlando. (en 1921 F. Meŝtan, Wien), 1924-32 G. Ramboux, Parizo, de 1932 Font Giralt, Hispanujo. Formato en 1933 : 27x18, paĝonombro varia. Jam en la 1-a n-ro estis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!" kaj EK restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. EK aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de la papo.
Nuntempa redaktoro estas Carlo Sarandrea.