Malto:Esperanto-movado
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malto. Gustave Busuttil kaj Caruana Valletta estis la pioniroj de la movado. La unua el ili eklaboris en 1903, kiam en Misida estis fondata la unua EG, kies prez. estis la estro de la edukfako de la insulo, Napoleone Tagliaferro. 5 febr. 1905 estis fondata EG en Rabata. En 1906 aperis longaj prop. artikoloj en „Gazetta di Malto“, „Documenti Umani“ kaj „Malta Letteraria“. En Sliema aperis EG, same en Malta Virina EG. Samjare E Ligo „Malta Stelo“ unuigis ĉiujn grupojn kaj en Sliema, laŭ iniciato de Levanzin, estis aranĝata E festo kun paroladoj, kantoj kaj deklamado en E. En la sama urbo la rektoro de la lernejo de S-ta Ignatio kun pastro Dobson instruis la lingvon al 100 lernantoj. Poste la indiferenteco mortigis ĉion antaŭe faritan kaj laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj troviĝis nur en 4 lokoj. I. ŜIRJAEV. |