Palestino:Esperanto-movado
El Vikipedio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Palestino. Unua ES estas fondita en Jerusalemo, 1908, de d-ro E. Schmitz, dir. de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel. En Betleĥemo prop-is en 1914 pastro Marius Rosi. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalem Amiel, kiu kun Aavkin, jam kelkajn jarojn loĝinta tie, laboris per gazetartikoloj, paroladoj, kursoj. De kelkaj jaroj Pinhas Laĥovicki, arkitekto, prenis la movadon en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝas kursojn; liaj kunlaborantoj: f-ino Rotenberg kaj Benjamin. Unua E-lernolibro por hebreoj aperis en 1888, tiu por araboj en 1907. EG kaj UEA del. en Jerusalem kaj Telaviv. En 1924 en Telaviv aperis la gazeto „Hebrea E-isto“.
P. LAĤOVICKI. |