Peruo:Esperanto-movado
El Vikipedio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Peruo, Suda Ameriko. E estis enportita el Francujo en 1901: La unua pioniro kaj fervora prop-isto de E en Suda Ameriko estis d-ro Frederiko Villareal, kiu ekde 1901 laboris por E per multaj artikoloj en „Revista de Ciencias“, kiun li redaktis kaj „El Comercio“ la plej malnova perua gazeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima Societon por prop. de E; ekeldonis E-H gazeton „Antaŭen E-istoj!“ (longe kaj regule aperintan).
La societo estis malfermita solene en ĉeesto de multaj pedagogoj kaj studentoj, kiuj scivole-rigardis modestan E-ekspozicion, (aranĝitan de la „strangulo“ profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en E, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj 340 poŝtkarto en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo „Evolucion juvenil“. Daŭrigintoj kaj helpantoj de Villareal estis en 1905 pastro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Núñez del Areo kaj Malaga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-n en la Komerca lernejo de Lima. Dum la pluaj jaroj la E-movado apenaŭ vegetis. En 1928 laŭ la Dietterle-statistiko ekzistis nur tri izolaj E-istoj en Lima. Laŭ raporto de ICK en 1927 fondiĝis denove ES en la lando, sed ĝi „pro trompa interveno de izolita idisto ne povis bone disvolviĝi.“ I. ŜIRJAEV. |