Eugen Roth
El Vikipedio
Eugen ROTH [ojgen rot] (naskiĝis la 24-an de januaro, 1895, mortis la 28-an de aprilo, 1976) estis germana verkisto.
Eugen Roth naskiĝis en Munkeno. En sia naskiĝurbo li studis germanistikon, historion kaj arthistorion, en la jaro 1922 li doktoriĝis. Ekde 1927 li laboris kiel redaktoro, kaj post kiam la naziaj regantoj maldungis lin en 1933, li plene dediĉis sin al la verkado. Grandan sukceson li atingis per siaj satire humurecaj poemaroj. Eugen Roth mortis en Munkeno.
[redaktu] Listo de verkoj
- Die Dinge, die unendlich uns umkreisen (poemoj, 1918)
- Ein Mensch (poemoj, 1935)
- Abenteuer in Banz (novelo, 1943)
- Mensch und Unmensch (poemoj, 1948)
- Eugen Roths Tierleben (poemoj, du volumoj, 1948/49)
- Der letzte Mensch (poemoj, 1964)