Evangelia Hejmkunsido
El Vikipedio
Evangelia Hejmkunsido estas spiritisma hejma kulto. Ĝi estas familia kunsido konsistanta el preĝoj, legado kaj komentario surbaze de l' verko La Evangelio laŭ spiritismo de Allan Kardec.
Por ĝin efektivigi, la familio devas elekti la plej konvenajn semajntagon kaj horon (kiu poste devas iĝi kutima, sed ne malsanĝebla). En la elektita tago kaj horo la partoprenantoj kutime kunsidas ĉirkaŭ tablo, komencante la kunsido per preĝo. Sekvas la legado de paĝo el "La Evangelio laŭ spiritismo" kaj komentarioj pri la instruoj en etoso de interfratiga interkonsento, sen disputo pri la afero. Tuj post la komentarioj, oni preĝas por la suferantoj, malamikoj kaj aliaj. Laste, per danka preĝo pro la asistado de la bonfaraj spiritoj, oni finas la kunsidon, kies tempodaŭro estas iomente tridekminutaj.
[redaktu] Ĝiaj celoj
- -Evangelizi la homon, la familion, la socion, la tutan Teron.
- -Unuigi la homojn sub la inspiro de Jesuo.
- -Higienizi la fluidan atmosferon de la hejmoj per al altigo de la pensoj kaj per morala memreformo.
- -Faciligi la agadon de la protektantaj spiritoj favore al ĉeestantoj.
- -Helpi, instrui kaj liberigi el nescio, el malbono kaj el iluzio la enkarniĝintajn kaj la elkarniĝintaj spiritoj (suferantojn, mokemulojn, obsedantojn k.c.).
[redaktu] Resumo
- -Malferma preĝo;
- -Legado de la Evangelio;
- -Komentario;
- -Preĝoj pro suferantoj, malsanuloj, malamikoj, neharmoniaj hejmoj, ktp;
- -Fina dankpreĝo.