Fénelon
El Vikipedio
Franclingva literaturo > Fénelon < Kvietismo < Mistiko < Katolikismo < Jarcento de Ludoviko la 14-a
François DE SALIGNAC DE LA MOTHE-FÉNELON, nask. je la 6-a de aŭgusto 1651 en la familia kastelo de Fénelon en Périgord, mort. je la 7-a de januaro 1715 en Cambrai, kie li estis ĉefepikopo kvazaŭ ekzilita pro teologiaj malkonsentoj (vidu Kvietismo) kaj malŝato de la reĝo Ludoviko la 14-a (pro lia eposo Télémaque vualita kritiko al tiu ĉi).
Longtempe tiu lia proza eposo, imite de la antikvaj modeloj sed kun propra flua stilo, kaj esprimilo de siaj propraj ideoj pri devoj de reĝoj, amo al paco, egaleco, kaj memvola malriĉeco, estis du jarcentojn inter la bazaj legaĵoj kaj instrumaterialoj de la francaj lernejanoj, nun ĝi emas forgesiti.