Diskuto:Fakaj Esperanto-Asocioj
El Vikipedio
Propono: Ĉu "Fakaj asocioj de UEA" ne estus pli trafa kaj gramatike pli klara titolo? --Umberto 11:25, 27. Dec 2004 (UTC)
Gramatike jes, sed enhave restus erara, ĉar nur ok el la listigitaj asocioj aliĝis al UEA; el la aliaj kelkaj havas kontrakton kun UEA (sen esti partoj de ĝi), kelkaj ne, sed fakte nur la ok estas fakaj asocioj de UEA. Preferindas "Fakaj asocioj esperantistaj". Gunnar Gällmo 18:21, 31. Dec 2004 (UTC)
- Estimata, evidente mi atendis kelkajn horojn maltro antaŭ fari la ŝanĝojn. Certe ankaŭ la enhava diskuto gravas (kvankam erara enhavo ne kaputigas la lingvan senton de legantoj :-). -- Ĉu eble la kerno de la problemo estas la signifo de la prepozicio "de"? Certe ne ĉiuj menciitaj asocioj "apartenas" al UEA, kaj tion ja mencias la artikolo. Sed ili ja rilatas al UEA kaj estas menciataj en ties jarlibro. Ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke la nova titolo estas ne pli malbona ol la eksa; eble sufiĉas ripari dirante en la artikolo "faka asocio en rilato al UEA". --Ismo 19:23, 31. Dec 2004 (UTC)