Felix Stone Moscheles
El Vikipedio
Felix Stone MOSCHELES (moŝeliz), anglo, portretpentristo. Naskiĝis en la 8-a de februaro 1833 en Londono, mortis en la 22-a de decembro 1917 en Tunbridge Wells. Baptofilo de F. Mendelssohn; tre konata en ĉiaj rondoj artistaj kaj pacifistaj. Prezidanto de Londona Esperanto-Klubo kaj vicprezidanto de BEA. Entuziasma propagandisto kaj pioniro.