Ferenc Teremi
El Vikipedio
TEREMI Ferenc (1915-1994) estis skulptisto. Li estis subtenanto-membro de la Debrecena Fervojista Fakgrupo Rezső Rajczi. Li alproprigis Esperanton privatbaze, poste li partoprenis en kongresoj, konvenoj, aranĝitaj en najbaraj landoj. Li entreprenis senkoste rekonstrui grandformatan oleopentraĵon pri L.L. Zamenhof. Li estis ankaŭ presbitero, estis vere homo kun religiema animo. Li multfoje apogis la grupon per mondonacoj.