Diskuto:Finna lingvo
El Vikipedio
Mi mem verkis la unuan version de ĉi artikolo, kaj mem aldonis la interjekcion "oj" kiel suomdevena vorto. Tamen, mi nun kredas min erarinta: Ĝi ŝajnas esti jam Zamenhofa vorto, kaj Zamenhof miascie ne scipovis la Finnan. Do, intertempe mi forigas ĝin.
P.S. Jen la origina noto: (6) signifo: ha!; he!; ho ve! Famigita de esperantista Finna hiphop-grupo Dolĉamar en ties furoranta repo "Ĉu vi pretas?" ("Oj! kriegis mi…")
- Ĉu ne estas tre tipa krio en jido Oy vey!. Mi suspektas ankaŭ, ke ĝi estas la vera etimo de "ho ve". -- :)
[redaktu] Ĝermanlingva
Ĉu ne la noto (1) devus esti 'germandevena' kaj ne 'ĝermandevena'? 84.219.40.164 15:52, 23. Okt 2005 (UTC)
- Tute ne, ĉar estas diferenco inter germanlingva (rilata al la germana lingvo) kaj ĝermanlingva (rilata al ĝermanaj lingvoj, do ne nur la germana, sed ankaŭ la dana, la sveda ka.). -- Slavik IVANOV 16:00, 23. Okt 2005 (UTC)