Final Fantasy
El Vikipedio
Final Fantasy (Japane:ファイナルファンタジー [fajnal fantaĴI] ; angle [fajnl FANtasij] ; traduko: Fina Fantazio) estas unu el la plej famaj rolludaj videoludoj de Squaresoft, (nune Square Enix). Ĝi estas tradukebla "Fina Fantazio". Mallongigata nomo : "FF".
Oni komparas ĝin kun Dragon Quest.
Square produktis la unuan bitvaron "Final Fantasy" je 18-a de decembro 1987. Tiame evoluintoj de Square kiu malprofitis en komptilludo, pensis ke la softvaro estus fina ludo, nomis ĝin "Final (fina)". Sed ĝi sukcesis supere ilian penson.
Enhavo |
[redaktu] Malferma muziko esperantlingva
En Fina fantazio numero 11, la malferma muziko de la ludo estas en esperanto. Ĝia titolo estas "Memoro de la ŝtono"
Jen la teksto:
Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana’diel, vasta ter’
Tremas la tuta mond’
Pro l’ plago en desper’
Preventas ĝin
Nenia sort’
Haltigas ĝin
Nenia fort’
Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor’!
Kontraŭ brutala kri’
Fontas jen kant-sonor’!
Stelo brilanta, kanto sonanta:
Revo kaj preĝo por ni!
Mano kaj man’ kunpremitaj
Trans la eterno sen lim’
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!
La muziko aŭdeblas ĉi tie.
[redaktu] Videoluda epizodaro
- 1987 Final Fantasy I - Nintendo Entertainment System
- 1988 Final Fantasy II - Nintendo Entertainment System
- 1990 Final Fantasy III - Nintendo Entertainment System
- 1991 Final Fantasy IV - Super Famicom/Super Nintendo Entertainment System
- 1992 Final Fantasy V - Super Famicom
- 1994 Final Fantasy VI - Nintendo Super Famicom/Super Nintendo Entertainment System
- 1997 Final Fantasy VII - PlayStation
- 1999 Final Fantasy VIII - PlayStation
- 2000 Final Fantasy IX - PlayStation
- 2001 Final Fantasy X - PlayStation 2
- 2002 Final Fantasy XI - PlayStation 2
- 2005 Final Fantasy XII - PlayStation 2
[redaktu] Kino
- 2001 Final Fantasy: The Spirits Within
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Paĝo kun la ROM en esperanto Tradukita de NESperanto