Fizeşu Gherlii
El Vikipedio
Fizeşu Gherlii (fizeŝu gerli) (hungare: Ördöngösfüzes) estas komunumo en Rumanio oriente de Gherla. En 1910 ĝi havis 1 633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1 431 (rumanoj, 49% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1230. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Bonţ, Nicula, Săcălaia. Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon faritan en 1675 de István Ecsedi Asztalos kaj Mihály Fogarasi Asztalos.