Flandra Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Flandra Esperanto-Instituto estis flandra eldonejo de Esperanto-libroj kaj kursoj. Ĝi fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1931 kaj estis kunfandita kun Belga Esperanto-Instituto en la jaro 1962, kiuj pluvivis en la nova asocio sen profitdona celo Eldonejo-Librejo Sonorilo.
[redaktu] Eldonoj
Inter la eldonoj de Flandra Esperanto-Instituto ni citas:
- Elektitaj noveloj de Lode Baekelmans (1931-1933)
- Kia miksaĵo de F.V. Dorno (1938)
- Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto de Petro Stojan (1953)