Florida Markolo
El Vikipedio
La Florida Markolo estas mara malvastejo inter Florido (norde) kaj Kubo (sude). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj Atlantikon.
Ĝian nordan flankon konsistigas ne la florida ĉeftero, sed la Florida Ĉen-Insularo (angle Florida Keys, hispane Cayos de Florida). La larĝo de la markolo inter Kubo kaj insulo Key West estas 150 km.
Oriente de la markolo situas la Bahama Insularo, kies insulo Andros duonigas la elirejon.
Tra la markolo fluas la Florida Fluo, kiu venas el la Meksika Golfo kaj transiras en la Golfofluon.
Ĉi tiu artikolo pri "Florida Markolo" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.