Fluctuat nec mergitur
El Vikipedio
Fluctuat nec mergitur (esperante Skuata de la ondoj, sed ĝi ne dronas) estas la latinlingva devizo de Parizo, la ĉefurbo de Francio.
Tiun frazon oni povas ankaŭ legi ĉe la blazono de la urbo, kiu bildigas ŝipon flosantan sur tumulta maro. La devizo kaj la blazono ambaŭ devenas de la korporacio de la sejnaj boatistoj. Ilia potenca asocio regis la negocon kaj la komercon de Parizo ekde la romia periodo. Kvankam la korporacio progrese aliformiĝis en municipan registaron, ĝi ĉiam konservis siajn originalajn simbolojn. Tial ilin la komunumo de Parizo ankoraŭ havas hodiaŭ.