Foceno
El Vikipedio
La focenoj estas biologia familio de malgrandaj dentocetacoj (balenoj). Ili parencas al delfinoj, sed diferenciĝas laŭ pluraj anatomiaĵoj: plej videblas la diferencoj inter la kapaj formoj kaj inter la dentoj. Ekzistas ses specioj, el kiuj kvar ekskluzive vivas en la maroj de la norda hemisfero. En Eŭropo dominas la specio "kutima foceno" (Phocoena phocoena), kiu vivas en la Norda kaj Balta maroj, ofte ankaŭ en fjordoj, kaj atingas longon de 1,5 aŭ 2 metroj. Populare ili ankaŭ nomiĝas "marporkoj".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.