Fondumo Esperanto-säätiö
El Vikipedio
Fondumo Esperanto (la oficiale registrita nomo estas Fondumo Esperanto-säätiö) estas Finnlanda fondaĵo establita en la 1955a jaro. Ĝian bazan kapitalon donacis la geedzoj Vilho kaj Marke Setälä. D-ro Vilho Setälä (1892–1985) estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento.
Dum la vivo de Setälä la Fondumo estis gravaj esperanta libro-eldonejo, kiu i.a. eldonis represojn de romanoj de Jean Forge, verkojn de Adolf Holzhaus pri Zamenhof kaj Esperanto, la esperantan tradukon de Kalevala (1964) kaj plurajn lernilojn, inter kiuj la plej disvastigita estas la tutmonde uzebla lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto de Vilho Setälä (unua eldono 1958).
La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondaĵoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la Finnlanda Ministrejo pri Justico.
Laŭ sia nuna statuto ĝi unuavice subtenas Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj. Ĝi ne plu eldonas librojn.
[redaktu] Ekstera ligilo
[1] Retpaĝo de Fondumo Esperanto