Formacio
El Vikipedio
La vorto Formacio devenas de la latina formatio kaj havas la signifon de "kreo aŭ aranĝo de formo el unuopaj eroj".
En iuj kontekstoj la vorto laŭ PIV havas specialajn signifojn:
1. En geologio formacio estas la ŝtonaj tavoloj formiĝintaj dum unu geologia epoko,
2. en armea lingvaĵo temas pri diversa aranĝo, laŭ kiu ordiĝas la eroj de korpuso aŭ armeo,
3. kaj en medicino respektive biologio temas pri speciala aranĝo de la histoj.
Krom tiuj precizigoj en PIV ankoraŭ ekzistas pliaj specialaj signifoj:
4. En aviado formacio estas speciala aranĝo de militaj aviadiloj dum aer-armea manovro, sed ankaŭ dum arta flugado de pluraj aviadiloj dum iuj armeaj festoj,
5. en dancado temas pri grupo de dancistaj unuopuloj aŭ paroj, kiuj kunordigite dance moviĝas,
6. en muziko - aparte moderna muziko ekde la 20-a jarcento, ekzemple en ĵazo - grupo de muzikistoj ekde 2 membroj estas formacio (vidu ankaŭ la vorton ensemblo)
7. kaj en la romie katolika eklezio oni komprenas, ke formacio estas la teologia eduko de estontaj monaĥoj kaj monaĥinoj