Frýdlant nad Ostravicí
El Vikipedio
Frýdlant nad Ostravicí estas urbo situanta en valo de rivero Ostravice, sub la plej alta monto de montaro Moravskoslezské Beskydy, sub Lysá hora, 10 km de urbo Frýdek-Místek.
La kolonigita vilaĝo estas unuafoje menciata en la jaro 1300, en la jaro 1777 ĝi estis avancigita je urbeto, urbo ĝi estas ekde la jaro 1948. En la jaroj 1646 – 1648 lasis ĉi tie konstrui superularo el Hukvaldy gisejetojn kaj altfornon por prilaborado de ferercoj, kiujn oni minis en la ĉirkaŭaĵo. El la gisejetoj poste evoluis ferfabriko (1869). En la ferindustria tradicio oni daŭrigas ĝis hodiaŭ. En la jaro 1871 Frýdlant akiris fervojan alkondukon.
En la urbo naskiĝis pentristo kaj grafikisto Ferdiš Duša (1888 – 1958). En lia naskodomo estas monumento de Ferdiš Duša. Tie estas daŭra ekspozicio de lia viv-verkaro kaj artverkaro.
La urbo estas signifa centro de vojaĝtrafiko kaj refreŝigado. Krom aŭtokampadejo, turismaj loĝigejoj, hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj de diversaj kategorioj estas en katastroteritorio de Frýdlant pli ol 700 kabanoj kaj dometoj. Frýdlant estas elirloko por promenoj kaj eĉ por pli pretendemaj piedirantaj turistoj ĝis Beskydy (Lysá hora, Ondřejník) kaj ankaŭ por montara bicikloturismo. Ĉi tie estas sporta flughaveno por motora kaj senmotora flugado kaj pluraj sportejoj. Baniĝi eblas aŭ en banejo aŭ en rivero Ostravice, kie estas ludejo por stranda volejbalo. Vintre eblas eluzi proksimajn skitelferojn aŭ oni povas dediĉi sin al skikurado. En la urbo havas sidejon regiona administraro de Montara deĵoro.
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Frýdek-Místek | |
▼ | |
Baška ~ Bílá ~ Bocanovice ~ Brušperk ~ Bruzovice ~ Bukovec ~ Bystřice ~ Čeladná ~ Dobrá ~ Dobratice ~ Dolní Domaslovice ~ Dolní Lomná ~ Dolní Tošanovice ~ Fryčovice ~ Frýdek-Místek ~ Frýdlant nad Ostravicí ~ Hnojník ~ Horní Bludovice ~ Horní Domaslovice ~ Horní Lomná ~ Horní Tošanovice ~ Hrádek ~ Hrčava ~ Hukvaldy ~ Jablunkov ~ Janovice ~ Kaňovice ~ Komorní Lhota ~ Košařiska ~ Kozlovice ~ Krásná ~ Krmelín ~ Kunčice pod Ondřejníkem ~ Lhotka ~ Lučina ~ Malenovice ~ Metylovice ~ Milíkov ~ Morávka ~ Mosty u Jablunkova ~ Návsí ~ Nižní Lhoty ~ Nošovice ~ Nýdek ~ Ostravice ~ Palkovice ~ Paskov ~ Pazderna ~ Písečná ~ Písek ~ Pražmo ~ Pržno ~ Pstruží ~ Raškovice ~ Ropice ~ Řeka ~ Řepiště ~ Sedliště ~ Smilovice ~ Soběšovice ~ Stará Ves nad Ondřejnicí ~ Staré Hamry ~ Staré Město ~ Staříč ~ Střítež ~ Sviadnov ~ Šenov ~ Třanovice ~ Třinec ~ Václavovice ~ Vělopolí ~ Vendryně ~ Vojkovice ~ Vratimov ~ Vyšní Lhoty ~ Žabeň ~ Žermanice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |