Francesco Sangalli
El Vikipedio
Francesco Sangalli naskiĝis la 31-an de januaro 1820 en Romanengo, urbeto en la provinco de Cremona, Italio. Liaj gepatroj nomiĝis Luigi Sangalli kaj Rosa Dognini.
Je la aĝo de 11 jaroj li eniris la Muzikan Konservatorion de Milano, kie li studis pianon kaj muzikan komponadon. Tie li havis Bottesinin kiel amikon kaj kolegon. Brile diplomiĝinte, li dediĉis sin al la instruado kaj komponado de ĉambra kaj opera muziko. Li komponis centon da pianaj kaj orgenaj muzikaĵoj kaj da kantoj, de rimarkinda eco kaj evidenta modernismo, kompare al la stilo de lia epoko. Je la aĝo de 25 jaroj li komponis sian ĉefan operon, "Alboino", kiu estis enscenigita ankaŭ en la fama teatro la Scala de Milano.
En 1888 li komponis Meson per tri viraj voĉoj kiu alportis famon kaj meriton al li. Krom pro liaj evidentaj muzikaj dotoj, Sangalli estis konata ankaŭ kiel laborema, klera kaj bonfarema persona, de milda kaj modesta animo; amikeco estis grava valoro por li.
Li mortis en Varese la 22an de septembro 1892 kaj estis entombigita en la enterigejo de tiu urbo. Liaj verkoj estas kolektitaj kaj ankoraŭ nun konservataj precipe en la Biblioteko de la Konservatorio de Milano.