Franz Haiderer
El Vikipedio
Franz HAIDERER (1911-1996), 85-jara laborista E-aktivulo, mortis la 4-an de aŭgusto en Vieno. Batalinte en la hispana intercivitana milito, li restis ĝis 1941 en la koncentrejo de Gurs (Francio), kie li kunaranĝis E-kursojn, kaj poste en Dachau ĝis 1945, kie li estis inter la animantoj de la subtera E-agado.