Franz Scheibenreiter
El Vikipedio
Franz SCHEIBENREITER (ŝajbenrajter), aŭstria germano, ĉeflerneja fakinstruisto (matematiko, desegno kaj Esperanto). Naskiĝis en la 30-a de novembro 1898 en Hadres. Estis sekretario de instruista fako de ALLE, grupestro de la VI-a grupo de ALLE. Laboris por TAGE kaj TAK. Verkis kun d-ro Casari la unuajn aŭstrajn Esperanto-lerno- kaj legolibrojn por la lernejo (du partoj 1927, 1929). Kunlaboris al „La Socialisto“ kaj „Tutmonda Kolektanto“. Redaktanto de „Verda Revuo“ 1935.